07 mars 2008

La tria ĉakro nomiĝas la manipura

Image3La tria ĉakro nomiĝas la manipura aŭ sunplekta ĉakro. Ĝi troviĝas je la nivelo de la talio, ĉe la stomako, iom sube de la brusta osto. Ĝi koncernas la ligon inter la sinmemo kaj la ĉirkaŭa mondo, formigo de la ekzisto, rilato inter pensado kaj sentado. Do mallonge: liŝia pozicio en la mondo. ĝi estas la plej konata ĉakro. Eĉ homoj, kiuj nenion scias pri ĉakroj, konas la "plexus solaris" Kiam ni rilatas la bazan ĉakron al la introverteco, tiam ni rilatigu la 3-an al la ekstroverteco. En la 2-a ĉakro ni jam serĉis akompanon, nun estas la tempo por malfermiĝi al la cetero de la mondo. Tial la rilato al la suno. De ĉi tiu ĉakro ni volas el- kaj disradii nian kontaktemon al nia medio, nian simpation al niaj kunhomoj, nian deziron ludi rolon en tiu socio. Kiel kernovorto ni povas konsideri ĉi tie „kontakto“. Nia suna interplektaĵo koncernas la emon sentigi sian influon, la memstarecon, liberecon, memfidon, la eblecon de gvidado, regado, aŭtoritato, organizado, kaj la naturan superecon, ĉio ĉi en plena malfermiteco kaj sincereco. Ĉe malbalanco en ĉi tiu regiono la emo sentigi sian influon, pedanteco kaj ribelado superas.  La rilato kun la cifero 3 montriĝas en la kompletiĝo de onia fizika kaj familia vivo. Post la edukado kaj baza lernado nun venas la tempo por elekti profesian studon por poste, aŭ tuj trovi funkcion, perlaboron en la socio kaj realigi ambiciojn. Ankaŭ venas la tempo por serĉi kaj trovi partneron kaj fondi familion (patro + patrino + infano = 3). Ja ne senkaŭze la sunkunplekta ĉakro kovras la aĝperiodon de ĉ. 14 - 21 jaroj. Estas la tempo de pubereco kaj adulteco, de ekstera amuziĝo, de malkovro de la ekstera mondo (diskotekoj, drogoj, eksterlandaj ferioj ktp.) kaj ekestas la deziro pri pli da sendependeco. En diversaj landoj tio rezultas en la fakto, ke la ido forlasas la hejmon por memstare loĝi en luita ĉambro aŭ studentejo. Do, alia kernvorto por ĉi tiu ĉakro estas "memstareco". En la manipura ĉakro oni plenumas la 3 dimensiojn de la ĉiutaga vivo. Oni memstaras en la socio kiel postvivanto (1-a), respondeculo (2-a) kaj utila sociano (3-a). Ĝi kontrolas la persisteman energion, la streĉon kaj la emocion. La koncerna elemento de ĉi tiu ĉakro ja ne povas esti alia ol la fajro. Kaj libere rigardante la eksteran mondon la koncerna senco ja devas esti la vido, do la okuloj. Organoj influitaj de tiu ĉi ĉakro estas la hepato, pankreaso kaj lieno. La kontakto kun la fizika mondo okazas per la anuso. Fizike ĝi estas ligita al la regiono de la 2-a limba vertebro ĝis la 10-a brusta vertebro. Manipuro povas esti influita per la koloro flava, kaj per muziko per libere vibrantaj lamenetoj, kiel harmoniko, akordiono (ĝi ja pendiĝas de la stomako!)  harmoniumo kaj gurdo.

La tono reganta estas "mi".

Fonto: http://www.naturkuracado.info/downloads/inarevuo20062.pdf

Posté par VortexEnergetik à 02:46 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La tria ĉakro nomiĝas la manipura

Nouveau commentaire