08 mars 2008

La 4-a ĉakro nomiĝas la Anahata

Image4Nun ni estas duonvoje. Vere: ja pasis tri ĉakroj, precipe materiaj, la 5-a ĝis la 7-a ĉakroj estas pli spiritaj. Kaj la 4-a mezvoje, estas la ligo inter la fizika kaj la mensa/spirita parto de nia ekzisto. Ĝi nomiĝas la Anahata aŭ kora ĉakro kaj situas meze inter la mampintoj. Ĝi regas la regionon inter la 9-a kaj la 3-a brustvertebroj.

La korĉakro prezentas la sinrealigon, unuiĝon, sindonon kaj amon. Enbalance, do malfermite, ĝi montras malfermitecon, spontaneon, harmonion, korecon kaj sinceran varmon. Elbalance, do fermite, ĝi rezultas en sindubo, problema emocia vivo, problemoj pri amikecoj kaj rilatoj, malfido, lukto inter korpo kaj menso. En la numerologio la 3 reprezentas i.a. la 3-dimensiajn aspektojn, kiuj estas materiaj. La 4 aldonas la spiritan dimension, do la rilato kun la korĉakro estas klara. Same la koloro: verda, do klara al Esperantistoj. Leginte la karakterizon de ĉi tiu ĉakro vi ne miros, ke ĝia elemento estas la aero kaj ĝia sento la tuŝo, do la haŭto. En amo oni ja karesas, ĉu ne?`Anahato regas la koran ritmon, timuson kaj pulmojn, kaj manifestacias sin per la generiloj. La muzikinstrumento estas la harpo, mandolo, mandolino ktp. La reganta tono estas "fa". La aĝperiodo (21-28 jaroj) markas la transiron de lernado al laborado, de scio al sperto, de "libero" al geediĝo.

Fonto: http://www.naturkuracado.info/downloads/inarevuo20062.pdf

Posté par VortexEnergetik à 03:01 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La 4-a ĉakro nomiĝas la Anahata

Nouveau commentaire