09 mars 2008

La 5-a ĉakro estas la Viŝuda

Image5Ĝi troviĝas en la suba parto de la gorĝo kaj kovras la regionon de la du plej supraj brust- kaj ĉiuj nuk-vertebroj. Ĝi koncernas la scion, intelekton, parolon, kaj esprimadon, kaj tiel regas la aŭdadon, aŭskultadon, lernadon, komunikadon. La aganta senso do estas la oreloj. Malferma viŝudo montriĝas per facila esprim-maniero, distingeblo, flekseblo, justeco, konscio kaj skrupulo. Blokita gorĝĉakro evidentiĝas per la malfacila kontaktiĝo kun aliuloj, malfacila realigo de kreivo, ŝajnkonduto kaj deprimo. Tiaj personoj „englutas“ tro multe da aliuloj, kaj klopodas klarigi ĉion logike aŭ redukti je teĥnikoj. La gorĝo estas la sidloko ankaŭ de la konsterniĝo kaj timo. Konata estas la gesto (precipe ĉe virinoj) permane kapti al si la gorĝon pro subita teruriĝo. La elemento apartenante al ĉi tiu ĉakro estas la etero. Ĝi kontrolas la gorĝon, tiroidojn kaj cerbon. La reganta koloro estas blua kaj la ŝatata muziko estu ludata per latuninstrumentoj. La reganta sono estas la tono „sol“. Ofte oni ligas la gorĝan ĉakron ankaŭ al la intuicio, sed mi preferas ligi tion al la 6-a ĉakro. La numero 5 reprezentas komunikadon, pensadon, verkadon kaj moviĝon. La aĝperiodo estas de ĉ. 28 - 35 jaroj. Artikolo de Kees Ruig, Nederlando, daŭrigota

Fonto: http://www.naturkuracado.info/downloads/inarevuo20062.pdf

Posté par VortexEnergetik à 03:52 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La 5-a ĉakro estas la Viŝuda

Nouveau commentaire