10 mars 2008

La 6-a ĉakro nomiĝas Aĵna

Image6La 6-a ĉakro nomiĝas Aĵna ĉakro aŭ la tria okulo. Ĝia centro situas iom super la punkto meze inter la brovoj. Iam ĝi estis konsiderita kiel la lasta ĉakro de la homo. Ĝi estas la (ofte per juvelo) markita de Hindoj per koloro de sia kasto (t. n. „tikla“). Fizike tie troviĝas en la kapo la hipofiza glando. Pernerve ĝi estas ligita i. a. al la okuloj. Kiam mallumiĝas, ĝi ricevas signalon pri tio de la okuloj kaj produktas ĥemiaĵon, kiu enkondukas la dormon. Do iel vere estas tria okulo. La ĉakro asociiĝas kun inteligenteco, kompreno, envido, konscio, meditado, intuicio kaj okulta scio. Klarvideco, antaŭvido aŭ antaŭsento de aferoj estas elmontro de malfermita tria okulo. Nebalancita aĵno povas rezulti en konfuza menso, negativaj prognozoj, neado de lecionoj pri la vivo, fantaziado, iluziado, fabulismo. Ĉi tiu ĉakro regas la regionon de la okcipitra osto. Ĝi estas ligita al la kognitivaj funkcioj. Klare estas, ke al aĵno apartenas la elemento „lumo“. Budho ja estis lumigita. La senso, kiu rilatas al ĉi tiu ĉakro estas do la 6-a senso: la subita (senracia aŭ nekonscia) kompreno. La tria  okulo agas per la hipofozo kaj influas la menson. Ĝi kontrolas la zorgemon. La cifero 6 reprezentas i. a. la harmonion. Ja devas regi harmonio inter racio/ intelekto kaj menso/spirito. La muzikinstrumento, kiu apartenas al la tria okulo, estas la (forte) piano kaj la influanta sono estas „la“. Ĝia  koloro estas indigo/violkolora. Ĝi kovras la aĝperiodon de ĉ. 35 - 42 jaroj. En tiu periodo oni ofte atingas la ambician pinton de la kariero, aŭ oni konkludas, ke la irita kariervojo tamen ne kontentigis, ĉar ne gvidis al la dezirinda celo. Aŭ eble pli ĝuste: la celo ŝanĝiĝis pro mensa maturiĝo, spirita kreskado. Ofte 42-jarulo spertas „duan junaĝon“. 

Fonto: http://www.naturkuracado.info/downloads/inarevuo20062.pdf

Posté par VortexEnergetik à 04:07 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La 6-a ĉakro nomiĝas Aĵna

Nouveau commentaire