11 mars 2008

La lasta ĉakro estas la Sahasrara

Image7La lasta ĉakro estas la Sahasrara aŭ verta ĉakro. Same kiel verto ne estas en la kapo sed sur ĝi, tiel la sahasraro troviĝas sur la supro de la kapo. Tial longtempe oni konsideris la trian okulon la lasta ĉakro de la korpo. Do ordinaraj homoj havis nur 6 ĉakrojn, nur sanktuloj kaj bodhsatvoj havis 7. La halooj ĉirkaŭ la kapoj de sanktuloj reprezentas tiun 7-an ĉakron kaj la tonsuro ĉe pastroj kaj monaĥoj estas simbola redono de tiu plej alta ĉakro. Tamen nun estas ĝenerale akceptite, ke ni ĉiuj havas 7 ĉakrojn. Krome, kvankam ĝi troviĝas super nia fizika korpo, ĝi ja troviĝas en niaj subtila kaj astrala korpoj. La vertoĉakro reprezentas la plej altan veron, spiritecon, meditecon. Ĝia malfermeco montriĝas per la disradiado de kreiveco, kosma unueco, pura konscio. Senbalanco montriĝas per timo aŭ rezisto kontraŭ la realiĝo de spiritaj eblecoj, korligiĝo kaj sinfiksiĝo al materiaĵoj, manko de spirita energio. Ĉi tiu ĉakro ligiĝas precipe al la 2 fontaneloj, regas la regionon de la kraniosto (os parietale) kaj agas per la epifizo.

Fonto: http://www.naturkuracado.info/downloads/inarevuo20062.pdf

Posté par VortexEnergetik à 04:08 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La lasta ĉakro estas la Sahasrara

Nouveau commentaire