12 mars 2008

La ĉakroj (fino)

Al la ĉakroj oni povas ligi ankoraŭ aliajn aferojn, ekz. ĉielkorpojn. Ankaŭ tie la simileco estas okulfrapa. Ekz. Marso, la dio de la batalado por la baza ĉakro, aŭ Merkurio, la dio de la komerco por la tria ĉakro. Aŭ la ligo kun vokalaj literoj I (j) ĉe la baza ĉakro estas la plej ferma vokalo. Ĝi montras internen (introverto). A (tria okulo) estas la plej malferma kaj montras eksteren (ekstroverto). Sentu vi mem per kantado de la sinsekvaj vokaloj IEHOUA. Ĉe ĉiu vokalo la buŝo iom pli malfermiĝas kaj ne nur la buŝo. Facile kontroleble per la formo de la gorĝo kaj la buŝo kaj la spirfluo tra ili. Do I estas egocentra, A estas altruisma. Se oni legas la literojn sinsekve, oni ricevas la judan nomon por dio „JEHOVA“. Inverse, se la energio venas de la alia flanko kaj trairas vin, vi ricevas sonaron, kiu reprezentas la mantron Ohm/ Auhm. Fakte la hindoj atribuas po mantro al ĉiuj ĉakroj. Vidu la sinoptikon. Oni vidas ankaŭ la diversajn nivelojn de amo en la unua, dua, kvara kaj sepa ĉakroj (en la 7-a ĉakro vi estas la amo mem), nome sinsekve seksumo, amoro/amo kaj „agape“. En Hindio oni ligas la ĉakrojn ankaŭ al aliaj simboloj kiel lotusoj kun diversnombraj petaloj, figuroj kiel trianguloj, kvadratoj, arkoj ktp. aŭ koloroj, kiuj estas diferencaj de nia ĉielarko Kiel arĝento kaj oro. Ĉakroj ludas gravan rolon en la diversaj Jogaj skoloj, en tantro, en daŭismo (taoismo), en la diversaj  terapioj (i.a. ajurvedo kaj rejkio). Kompreneble la limiteco de nia bulteno ne permesas prilumi ĉiujn aspektojn de la ĉakroj kaj pridiskuti ĉiujn detalojn (kiel la „Ĝusta“ nombro de korpoj ktp.). Tamen eble tre interesaj aferoj restis nemenciitaj. La kono kaj scio pri ĉakroj atingis la aziajn kaj eŭropajn landojn el Hindio. Sed kompreneble ankaŭ Afrikanoj kaj (pra- )Amerikanoj havas la samajn ĉakrojn. Ĉu la malnovaj kulturoj de la Indianoj, Maorio, Aŭstraloj aŭ Afrikaj triboj iel konis la ĉakrojn? Mi volonte invitas gelegantojn reagi al ĉi tiu artikol-serio per alsonoj, rimarkoj kaj kritiko.

Fonto: http://www.naturkuracado.info/downloads/inarevuo20071.pdf

Posté par VortexEnergetik à 04:13 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La ĉakroj (fino)

Nouveau commentaire