04 mars 2008

La unua cakro estas la Miladara.

La unua cakro estas la Miladara au baza cakro. Gi trovigas inter la anuso kaj la ekstera seksorgano. Je la malantaua flanko de tiu punkto deiras la grava meridiano Governestro kaj je la antaua flanko deiras la alia grava meridiano Konceptejo (ties unua punkto Du Maj kongruas kun Muladro). Gi koncernas la materian, izikan ekziston, la vivenergion de la korp-volo pri estkurago kaj postvivado. Tial gi estas ligita al angado, trinkado, sekureco, mono kaj laboro. En sia plej primitiva formo ci tiu cakro evidentigas en agresemo,... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 16:44 - Commentaires [0] - Permalien [#]

06 mars 2008

La 2-a ĉakro estas la Svadistana

  Gi trovigas 2 fingrolargoj sub la umbiliko. Gi estas la pezo centro de nia korpo. En Japanio oni nomas tiun centron HARA. En diversaj aziaj kulturoj la ventro estas konsiderita gravega centro. Kiam en Europo solida, fidinda persono estas nomita iu kun spino, tiam la japanoj nomas tiun individuon hara-no-hito, viro de la ventro. Iuj parolas pri ventra cerbo. Ankau en la okcidento oni povas diri al tro racia persono: pensu malpli per la kapo, sed pli per la ventro. La 2-a cakro koncernas la intimecon, gesolecon (do,... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 02:27 - Commentaires [0] - Permalien [#]
07 mars 2008

La tria ĉakro nomiĝas la manipura

La tria ĉakro nomiĝas la manipura aŭ sunplekta ĉakro. Ĝi troviĝas je la nivelo de la talio, ĉe la stomako, iom sube de la brusta osto. Ĝi koncernas la ligon inter la sinmemo kaj la ĉirkaŭa mondo, formigo de la ekzisto, rilato inter pensado kaj sentado. Do mallonge: liŝia pozicio en la mondo. ĝi estas la plej konata ĉakro. Eĉ homoj, kiuj nenion scias pri ĉakroj, konas la "plexus solaris" Kiam ni rilatas la bazan ĉakron al la introverteco, tiam ni rilatigu la 3-an al la ekstroverteco. En la 2-a ĉakro ni jam serĉis... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 02:46 - Commentaires [0] - Permalien [#]
08 mars 2008

La 4-a ĉakro nomiĝas la Anahata

Nun ni estas duonvoje. Vere: ja pasis tri ĉakroj, precipe materiaj, la 5-a ĝis la 7-a ĉakroj estas pli spiritaj. Kaj la 4-a mezvoje, estas la ligo inter la fizika kaj la mensa/spirita parto de nia ekzisto. Ĝi nomiĝas la Anahata aŭ kora ĉakro kaj situas meze inter la mampintoj. Ĝi regas la regionon inter la 9-a kaj la 3-a brustvertebroj.La korĉakro prezentas la sinrealigon, unuiĝon, sindonon kaj amon. Enbalance, do malfermite, ĝi montras malfermitecon, spontaneon, harmonion, korecon kaj sinceran varmon. Elbalance, do fermite, ĝi... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 03:01 - Commentaires [0] - Permalien [#]
09 mars 2008

La 5-a ĉakro estas la Viŝuda

Ĝi troviĝas en la suba parto de la gorĝo kaj kovras la regionon de la du plej supraj brust- kaj ĉiuj nuk-vertebroj. Ĝi koncernas la scion, intelekton, parolon, kaj esprimadon, kaj tiel regas la aŭdadon, aŭskultadon, lernadon, komunikadon. La aganta senso do estas la oreloj. Malferma viŝudo montriĝas per facila esprim-maniero, distingeblo, flekseblo, justeco, konscio kaj skrupulo. Blokita gorĝĉakro evidentiĝas per la malfacila kontaktiĝo kun aliuloj, malfacila realigo de kreivo, ŝajnkonduto kaj deprimo. Tiaj personoj... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 03:52 - Commentaires [0] - Permalien [#]
10 mars 2008

La 6-a ĉakro nomiĝas Aĵna

La 6-a ĉakro nomiĝas Aĵna ĉakro aŭ la tria okulo. Ĝia centro situas iom super la punkto meze inter la brovoj. Iam ĝi estis konsiderita kiel la lasta ĉakro de la homo. Ĝi estas la (ofte per juvelo) markita de Hindoj per koloro de sia kasto (t. n. „tikla“). Fizike tie troviĝas en la kapo la hipofiza glando. Pernerve ĝi estas ligita i. a. al la okuloj. Kiam mallumiĝas, ĝi ricevas signalon pri tio de la okuloj kaj produktas ĥemiaĵon, kiu enkondukas la dormon. Do iel vere estas tria okulo. La ĉakro asociiĝas kun... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 04:07 - Commentaires [0] - Permalien [#]
11 mars 2008

La lasta ĉakro estas la Sahasrara

La lasta ĉakro estas la Sahasrara aŭ verta ĉakro. Same kiel verto ne estas en la kapo sed sur ĝi, tiel la sahasraro troviĝas sur la supro de la kapo. Tial longtempe oni konsideris la trian okulon la lasta ĉakro de la korpo. Do ordinaraj homoj havis nur 6 ĉakrojn, nur sanktuloj kaj bodhsatvoj havis 7. La halooj ĉirkaŭ la kapoj de sanktuloj reprezentas tiun 7-an ĉakron kaj la tonsuro ĉe pastroj kaj monaĥoj estas simbola redono de tiu plej alta ĉakro. Tamen nun estas ĝenerale akceptite, ke ni ĉiuj havas 7 ĉakrojn. Krome, kvankam ĝi... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 04:08 - Commentaires [0] - Permalien [#]
12 mars 2008

La ĉakroj (fino)

Al la ĉakroj oni povas ligi ankoraŭ aliajn aferojn, ekz. ĉielkorpojn. Ankaŭ tie la simileco estas okulfrapa. Ekz. Marso, la dio de la batalado por la baza ĉakro, aŭ Merkurio, la dio de la komerco por la tria ĉakro. Aŭ la ligo kun vokalaj literoj I (j) ĉe la baza ĉakro estas la plej ferma vokalo. Ĝi montras internen (introverto). A (tria okulo) estas la plej malferma kaj montras eksteren (ekstroverto). Sentu vi mem per kantado de la sinsekvaj vokaloj IEHOUA. Ĉe ĉiu vokalo la buŝo iom pli malfermiĝas kaj... [Lire la suite]
Posté par VortexEnergetik à 04:13 - Commentaires [0] - Permalien [#]